Sonntag, 17. Mai 2009

Pri mia blogo "Esperanto-vortaroj" - About my blog

De iom da tempo mi havas blogon en alia retejo, kiu chefe temas pri leksikografio kaj terminologio de Esperanto. Mi planas daùrigi tie, sed enmetos noton pri novaj artikoloj tie chi.

Seit einiger Zeit habe ich einen Blog über die Lexikographie und Terminologie des Esperanto bei einem anderen Anbieter. Ich beabsichtige, dort weiter zu schreiben, und hier lediglich Verweise auf die Artikel einzufügen.

Ghis nun aperis - bisher erschienen


Anna kaj la zombi' - En Rusio loĝas rusianoj
Angla-itala Akademianino Anna-Anjo Brennan-Löwenstein-Corsetti el la ŝtona urbo revivige-viglige ŝatas vek-kisi la naŭ-dekone mortintan landnoman zombion -uj kaj acid-miene admonas "rusoj loĝas en Rusujo". Njet!, froste elnovosibirskas rusa Akademiano Sergej Pokrovskij, "en Rusio loĝas rusianoj" kaj kazaĉoke ekdancas la -io-ujo-polkon, la primavere ĉarman popolan dancon de Esperantiujo de cent jaroj. ...

Vortlistoj de Wells bone progresas
Kiel konate John Wells nuntempe revizias siajn vortlistojn Esperanto-anglan kaj angla-Esperanton de 1969 (vd. la foton), kutime iom erarige nomitajn "Konciza Vortaro". Pri la progreso kaj defioj de la laboro li informas per blogo, kiu enhavas multjan ĝenerale interesajn leksikografiajn demandojn kaj diskuton kutime subnivelan. ...

Goliato el Vjetnamio
... Sufiĉaj kialoj do, foje iom rakonti pri la Granda Vortaro Vjetnam-Esperanta de sinjoro Nguyeân Minh Kín (1914-2002), aperinta en 1999 en Hanojo en amplekso de pli ol 1400 paĝoj en formato de 24 cm ...

Glavoj al plugiloj kaj armeo al birdeto
Ĉi-aŭtune pasis jam 20 jaroj de post la falo de la Berlina Muro je la 3-a de oktobro. Okazaĵo, kiu forte ŝanĝis la vivon de milionoj da homoj kaj kompreneble ... vortarojn. El armeo fariĝis birdeto ...

... el la supro sonas la laŭdo de Dio
Orgenoj fascinas multajn homojn. La imponaj muzikiloj troveblas en ĉiu iom pli granda kristana preĝejo, en kirkoj kaj katedraloj. El la supro ili majeste disaŭdigas la kredon por kredantoj. Por nekredantoj ili almenaŭ estas objektoj de elstara kultura valoro multaspekta. Iom klere paroli pri ili tamen nur malmultaj fakuloj scias. Feliĉe, ke ni disponas pri Orgena Vortaro ...

Wörterbuch Chinesisch-Esperanto am umfangreichsten
Das umfangreichste zweisprachige Wörterbuch des Chinesischen hat als Zielsprache Esperanto. Es ist fast doppelt so detailliert wie die Wörterbücher Chinesisch-Englisch oder Chinesisch-Französisch. ...

Kaj pli ol 50 aliaj -
und mehr als 50 weitere (auf Esperanto und teilweise auf Deutsch)